Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed nun li vidas en tiu maro de l’ homaj kapoj nur unu kapon, belan kiel sonĝo, kiel lumo…

— Ŝi!

Ŝi staras kaj rigardas lian pentraĵon.

Liaj genuoj ektremis, li volus genufleksi, li volus krii: O stella maris!

Kaj ŝi turnas sin al li, rigardo de ŝiaj grandaj, infanaj okuloj ekpendas por momento ĉe lia vizaĝo, por momento… Kaj ĉio malaperas antaŭ li: pentraĵo, homoj kaj ĉio! Li ŝin nur vidas — ŝin solan!

Vanitas vani… — Li ne finis.

Jen li estas ree en sia laborejo. Branĉetoj akaciaj enrigardas tra la fenestroj kaj malhelpas al ora suno eniri mezen. Kaj ĉi-tie enmeze, inter pentraĵoj kaj skulptaĵoj komencitaj, kiuj kiel speguloj, ĉiuj unu vizaĝon respegulas, staras… ŝi!

O stella maris, o regina coeli!

Li volas preĝi, li volas frunte bati la teron, sed ŝi ĵetas la manojn sur lian kolon kaj per la lipoj pretaj por kisi murmuretas: Mi amas vin… mi estas via!

La rozario forlasita el la manoj deŝoviĝis teren, la kapo kliniĝis malantaŭen, lia brusto spiris rapide kaj profunde. Li forgesis, kie li estas kaj kiu li estas pasintaj junecaj jaroj revenis.

Kaj kiel en kalejdoskopo preterpasis la bildoj en lia memoro, ĉiam pli rapide, pli furioze, pli mallume. Herbejoj kaj kampoj, misteraj internoj de l’ antikvaj gotaj preĝejoj, montoj neĝkovritaj kaj arbaroj, kaj silentaj, solecaj dometoj meze de vinberejoj, marbordoj plenaj de suno kaj multkoloraj konkoj, glitveturilaj sonoriloj sur neĝaj ebenaĵoj, majaj ves-