Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

peroj kaj someraj noktoj stelplenaj, matenoj varmaj, brilantaj pro roso kaj floroj, tagoj aŭtunaj, kiam pluvas kaj hejme tiel dolĉe estas ĉe kameneto sidi duope, horoj papiliaj kaj najtingalaj horoj trakuradis antaŭ liaj okuloj, — kaj ĉie ŝi, ĉie ŝiaj lipoj ĉe lia buŝo, ŝia mano en lia manplato. Ĉio kunplektiĝis en ian kanton strangan kaj dolĉan, malnovan jam, sed kiel malnovaj vinoj ebriigan kaj pasian.

Li aŭskultis tiun kanton de rememoroj, kaj liaj pulsoj batis ĉiam pli vive, pli varme.

Subite — kio ĝi estas? ia falsa sono, kiel flava makulo sur ĉielblua pentraĵo — sono mokplena kaj malvarma — kreskas, plifortiĝas, malklarigas la kanton, fajfas, grincas… O tiu sono! Ĝi penetras en lian bruston, ŝiras kordojn, mordas la koron, formanĝas la cerbon… ĉio paliĝas, ĉio renversiĝas… O!

„Banala kaj malsaĝa, tamen ĝi doloras“…

Li leviĝis subite: esprimo de terura doloro respeguliĝis sur lia vizaĝo.

Ian tempon per malhelaj okuloj li rigardis antaŭen kaj etendis la manojn, kvazaŭ forpelante fantomon, kiu alvenis ree por lin persekuti en kvieta monaĥeja ĉelo. En la tuta persono estis videbla timego.

— Dio! — li ekĝemis — Dio, mizerikordon!

Spiregante li falis sur la seĝon. Liaj dentoj brilis inter la malfermitaj lipoj, la fingroj kunpremiĝis konvulsie. Li eksentis mankon de l’ spiro. Per rapida movo li disŝiris ĉe la kolo la talaron kaj premis per la manplato la ondantan bruston.

Sub la fingroj io eksursuris.

Malgranda koverto, flaviĝinta jam kaj foruzita.