Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li eltiris ĝin, malfermis. Falis el ĝi fasko de haroj oraj kaj molaj kiel silko, rompita laŭrofolieto kaj du velkintaj violoj.

Jen ĉio!

Liajn okulojn plenigis larmoj.

Kiom da jaroj li portas ĉi-tiun memoraĵon sur la koro! Li ne povas disiĝi de ili, ne povas! Li scias, ke tio ne estas permesite, ke tio ne estas bone, — tamen li prenis ilin kun si kaŝe en la monaĥejon. Li ne povis alimaniere, ne… Kaj se iam — en la ĉerkon… tiam ĉi-tiujn memoraĵojn… kun si…

Li kliniĝis super la manplato, en kiu li tenis tiujn objektojn velkintajn kaj sekajn. Kaj ekregis la momento, kiam por li ree nenio ekzistis sub la suno kaj sur la tero krom tiu fasko de haroj oraj kaj molaj kiel silko, krom tiu rompita laŭrfolio, krom du velkintaj violoj kaj krom malnova rememoro…

Li eksentis impreson, kvazaŭ li trovas sin sur granda dezerto. Ŝajnis al li, ke kun la sunleviĝo li leviĝis el sub ŝtonego — kaj li foriris antaŭ si rekten, serĉante oazon. Li iris tutan tagon, vundante la piedojn je akraj ŝtonoj, bruligita per suno, kaj per soifo pli varma ol la sunradioj. Dezertaj fantomoj de palmoj kaj fontoj briletis antaŭ li trompe, kaj li postkuris ilin, ĝis kiam li ne malaperis. Sed jen estas la sunsubiro kaj li esperas ripozi. — Io antaŭ li lumetas: oazo? Ne! Tio estas la sama senviva ŝtonego el sub kiu li leviĝis matene. Li do iluziis!

Ekkaptis lin sovaĝa, senforta malespero. Grandaj gutoj de malvarma ŝvito aperis sur lia frunto, grandega pezo premis lian bruston — la manplato, prem-