Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ante la velkintajn folietojn kaj harojn orajn, kunpremis sin konvulsie pli kaj pli forte tiel, ke li eksentis doloron en la artikoj. Je l’ gorĝo io lin sufokis kaj brulis en la buŝo. Li fermis la okulojn.

Kion fari? kion fari? Ĉiuj apogiloj krevis en liaj manoj kaj li estas sola, tiel terure sola kaj tiel senkompate submetita al malespero. Li volis apogi sin sur la arto, sed ĝi, tiu apoteozita Arto, ne toleris la pezon de unu, senvalora homa vivo. Kaj li tiam kredis iam al ĝi! Ho! oni ne devas kredi! Neniam oni devas kredi! Jen poste li ree kredis, ke kvietaj, monaĥejaj muroj donos al li pacon kaj ripozon post la fulmotondro; li fermis sin en ili, li apartigis sin per ili de la mondo, kaj li jam pensis, ke li trovis la tiel varmege deziratan pacon, li komencis jam forgesi tion, kio estis, kio doloris kaj doloras — jam… kaj unu momento kaj ĉio vana! Li do iluziis.

kion fari? Li estas kiel birdo super la maro, al kiu mankas jam fortoj por flugi kun vento kaj fulmotondro, — kiel birdo, kiu jam mallevas la flugilojn kaj deziras ripozi, sed ĉirkaŭe nur akvo kaj ŝaŭmantoj ondegoj kaj nenia, nenia loko, kie li povus sidiĝi… Kio do? kunvolvi la flugilojn kaj fali en ĉi-tiujn ondojn, kiel tiu ĉe piramidoj kuŝanta kun frakasita tempio?…

Veneno de terura penso komencis guti en lian koron. Ŝajnis al li, ke li vidas antaŭ si ian abismon, kiu lin allogas kaj altiras kaj vokas: venu, venu… Li ĉesis pensi; ia antaŭmorta sonĝo ĉirkaŭprenadis lin, li sentis nur grandegan, neniel kvietigeblan doloron…

La tempo fluis malrapide kaj silente. La suno estis jam ruĝa kaj la arboj oriĝis en ĝi, la bonodoroj