Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fariĝis antaŭ la sunsubiro pli fortaj, pli puraj, pli freŝaj, la aero pli milda kaj por la brusto pli agrabla. La birdoj komencadis la vesperkanton, la abeloj revenadis al abelujoj, de malproksimo oni aŭdis voĉojn kaj ridojn de laboristoj, forlasantaj jam la kamparojn…

Kaj unue ie malproksime, malproksime eksonoris la plej frua sonorilo de vilaĝa preĝejeto, poste aliĝis al ĝi aliaj, pli proksimaj, sur la urbaj turoj — kaj fine eksonis ankaŭ la monaĥejaj sonoriloj per kanto argenta, granda kaj vasta…

— Anĝelo Dia anunciacis…

La maljunaj tilioj kaj altkreskaj abioj ekbruis, en monaĥeja ĝardeneto, kaj super ili alte, alte, fluis seriozaj, solenaj, sanktaj voĉoj de sonoriloj. Ili plenigis per si la aeron kaj per arĝenta kaskado enfluis en la ĉelon.

— Anĝelo Dia anunciacis…

Frato Bruno ekaŭdis la sonorilojn kaj vekiĝis sed unuamomente li ne povis kompreni, kio ĝi estas… Li malfermis okulojn kaj ektimis.

Antaŭ li staras ia blanka formo — kio ĝi estas?

Li atente rigardas tiun-ĉi mirindan aperaĵon, preskaŭ ne kuraĝante spiri. Kaj iom post iom li komencis ekkoni la blankan formon de l’ Kristo, rebrilantan de malhela fono de l’ pentraĵo, lumigitan per lastaj radioj de subiranta suno.

— Kristo!

Kristo — kaj la sonoriloj bruas super la tero…

Li ekspiris profunde; ŝajnis al li, ke roso refreŝigas liajn bruligitajn lipojn.