Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Feliĉo, ĉu kontentiĝo… ne grava estas la nomo! Sed kie ĝin serĉi? Ĉu en tiu progreso senfina kaj sencela?

— Certe. Kaj cetere…

— Kio?…

— Mi serĉas ĝin en la arto: sur tolo, kiu sub miaj fingroj reviviĝas kaj pleniĝas per sonĝoj kaptitaj en korpon, formon, koloron…

— Kaj ĉu vi trovis tian feliĉon aŭ kontentiĝon?

— Ankoraŭ ne, sed en estonteco…

Li ĉesis kaj poste ia tempo komencis denove:

— Aliaj homoj serĉas ĝin sur aliaj vojoj, alimaniere. Sed ĉiam en la vivo, ĉar ĝi estas bazo. Oni parolis: libereco, oni parolas: kompreno, scienco, perfekteco…

Enmiksiĝis tria voĉo, pli maljuna ol ambaŭ antaŭaj:

— Kaj paco? How do you think? Ĉu ĝi ne estas feliĉo?

Ĉi-tiuj vortoj, ĵetitaj neatendite per tono de demando, ne tuj trovis respondon. Profunda silento ekregis en la rondo de tri amikoj.

Ili sidis ĉe malgranda tableto sur verando de restoracio konstruita ĉe la bordo de unu el svisoj lagoj. Vidaĵo de tie disvastiĝadis mirinde bela kaj larĝa: sur la akvon, sur montojn kaj sur grandan lazuron ĉielon. Ĉe la piedoj de l’ verando etendiĝis brila kaj giganta supraĵo de la lago, faldita iomete ĉe la bordo per bloveto de l’ vento kaj bruanta sur sablaro kaj rokoj ian unutonan melodion; pli mal-