Saltu al enhavo

Paĝo:Żuławski - Pax, 1915.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

proksime en la mezo, trankvila, ĉielblua pro la reflektiĝo de l’ ĉielo kaj ora pro subiro de l’ suno.

Centoj da barkoj malgrandaj, kun blankaj veloj, svarmis sur abismo de l’ akvo kaj de l’ lumo, abismo borderita per verdaj ravaj montoj, plenaj je vinberejoj kaj ĝardenoj kun blankaj vilaoj.

Estis majo.

Fortaj, pezaj, kvietaj kaj treege ebriigantaj aromoj de florantaj rozoj, de sambuko kaj jasmeno disvastiĝadis en la aero.

En malproksimo etendiĝis neĝblankaj Alpoj, kiujn la subiranta suno ŝanĝadis nun en en ian malpezan punton, plektitan el blankaj kaj oraj fadenoj, el purpuro kaj violkoloro.

Kaj super ĉio-ĉi, super la kolorsimfonio de glaciaroj, flamantaj en la radioj de l’ agonianta suno, kaj super la simfonio de malklaraj kaj dolĉaj murmuroj de la lago, etendiĝis ĉielo pura kaj hela, spiranta tiun voluptan blovon, kiu permesas al unuj revi kaj sonĝi pri tio, kio estas bela kaj nekomprenebla, kaj al aliaj sufloras: carpe diem

La tri amikojn tamen ne ravis en tiu momento la ĉarma maja vespero. Vladislavo, juna artisto, kaj Zigmunto, demandantaj pri la celo de progreso kaj feliĉo homara, sidis enpensiĝintaj silente kun mallevitaj kapoj.

La tria el ili, Kamilo, rigardis ien — la pintojn de Alpoj aŭ pli alten la ĉielbluon — estas tamen duba, ĉu li ion vidis. Sur la pala vizaĝo, ĉirkaŭita per blondaj haroj — konservataj laŭ angla maniero — vidiĝis revemo kaj sopiro, super la kuntiritaj brovoj