letero ne estas skribita de la edzo, kiu jam neniam plu povos skribi al ŝi!
La letero estis skribita de iu sinjoro, kiu loĝis en la regiono, kie laboris kaj loĝis sinjoro Ĉester;
per malmultaj vortoj li sciigis, ke la edzo de Lilio ekmalsaniĝis pro tifeca febro, ke unue li bone progresadis, kaj ŝajnis, ke li resaniĝos, sed subite, tuj kiam li la unuan fojon ellitiĝis, la koro ĉesis bati kaj li mortis.
Leginte la leteron, Lilio eligis dolorplenan ekkrieton; akra doloro pikis ŝian koron, morta aleco kovris ŝian vizaĝon, kaj ŝi duonesvenis. Tamen post minuto ŝi rekonsciiĝis per la karesaj tuŝetoj kaj vortoj de la malgranda Florenco, kiu timis, vidante sian patrinon tiel malĝoja kaj malsane aspektanta.
Lilio komencis tremi per la tuta korpo. Ŝi tre penis kolekti siajn fortojn kaj pensojn, ne povante kredi, ke ŝi efektive ne dormas. Ŝi diradis al si:
— Ĝi estas nenio alia ol malbona sonĝo, el kiu mi vekiĝos post nelonge!… Reala ĝi ne povas esti!… Cu estas vere, ke mia edzo mortis? Mia edzo! Li, kiu neniam plendis al mi, eĉ la plejmalmulte, pri sia sanstato! kiu ĉiam ŝajnis farti tiel bone! Mia edzo, pri kiu mi kredis ĝis tiu ĉi momento, ke li preparas novan hejmon por mi kaj la infanoj!…
Tre bedaŭrinde ŝajnis al ŝi, ke la edzo en sia malsano, devis esti sola, malproksime de ŝi, dum ŝi mem nenion sciis pri la afero! Kiel forte ŝi bedaŭris, ke ŝi ne povis esti ĉe lia litflanko, ne