Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

botojn, kaj egale rapide ŝi kuradis post ili. Vidante, ke ili malaperas en grandan domon, ŝi pensis: Nun mi scias, kie estas la loko! kaj per kreto ŝi desegnis grandan krucon sur la pordego. Tiam ŝi iris domen kaj kuŝiĝis, kaj la hundo ankaŭ revenis kun la princino, sed kiam ĝi vidis, ke granda kruco estas desegnita sur la pordego de l’ domo, kie loĝas la soldato, ĝi mem prenis kreton kaj desegnis krucojn sur ĉiujn pordegojn de la urbo, kaj tio estis saĝe farita, ĉar nun la korteganino ja ne povos retrovi la ĝustan pordegon.

Frue, matene, venis la reĝo kaj reĝino, la maljuna korteganino kaj la oficiroj, por vidi la domon, kien la princino estis alportita.

„Jen ĝi estas!” diris la reĝo, kiam li vidis unu pordegon kun kruco. „Ne, — estas tie, edzeto!” diris la reĝino, vidante alian kun kruco.

„Sed jen estas unu, kaj ankaŭ jen unu!” diris la ceteraj; kien ajn ili rigardis, ili trovis krucojn sur la pordegoj: Tiam ili bone povis kompreni, ke estas tute senutile, plue serĉi.

Tamen la reĝino estis saĝa virino, kiu povis aranĝi multe da aferoj. Ŝi prenis sian oran tondilon, distranĉis grandan silkotukon kaj kudris el ĝi belan saketon; la saketon ŝi plenigis je greneretoj, ŝi fiksis ĝin sur la dorso de l’ princino, kaj kiam tio estis preta, ŝi faris tre malgrandan