Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ankaŭ ŝi estis farita el papero, sed ŝi havis belan jupeton el la plej hela stamino kaj bluan rubandeton kiel mantelon ĉirkaŭ la ŝultroj; meze de l’ mantelo estis alkudrita brilanta ora perlo, kiu estis tiel granda kiel ŝia vizaĝo. La fraŭlineto etendis siajn brakojn supren, ĉar ŝi estis dancistino, kaj unu piedon ŝi tiel alten levis, ke la stansoldato ne povis ĝin vidi kaj kredis, ke ŝi havas nur unu piedon kiel li.

„Certe, ŝi estus vera edzino por mi!” pensis la stansoldato, „sed ŝi estas tre nobla, ŝi loĝas en palaco, mi havas nur skatoleton, kaj en ĝi ni estas jam dudek kvin, ne estas deca loko por ŝi! Tamen, mi deziras konatiĝi kun ŝi!” Kaj jen li sin kuŝigis, tute longa kiel li estis, post flartabakujo, kiu staris sur la tablo; de tie li povis bone rigardi la noblan fraŭlineton, kiu senĉese staradis sur unu piedo, ne malekvilibriĝante.

Kiam fariĝis vespero, oni metis la ceterajn stansoldatojn en la skatoleton, kaj la loĝantoj de l’ domo kuŝiĝis por dormi. Tuj la ludiloj komencis ludi, ricevi gastojn, fari militon kaj aranĝi balon; la stansoldatoj kraketis en la skatoleto, ĉar ili volis ludi kun la aliaj, sed ili ne povis forpreni la kovrilon. La nuksrompilo faris renversojn, kaj la grifelo petoladis sur la tabulo; estis tiom da bruego, ke la kanario vekiĝis kaj komencis interbabili, kaj tion ĝi faris eĉ verse. La solaj du,