Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nur poste li ekrigardis la fotografaĵon, tenante ĝin malproksime de l' okuloj, kiel faras la homoj malproksimvidaj.

"Efektive — tio estas ĉarma vizaĝo — plena de sorĉo, mildo kaj delikateco...," li diris post la momento en la tono de l' modere surprizita nekredemulo. "Vere — preskaŭ mi estas konvinkita pri la vereco de viaj vortoj."

Sed subite, kvazaŭ li estus rememoriginta sin pri io grava, li rapide demandis:

"Permesu, mi petas! Antaŭ kiom da jaroj estis farita, tiu ĉi fotografaĵo?"

"Mi pensas, antaŭ sep, ok jaroj!" respondis la arbaristo.

"Vere, ĝi estas jam iom senkoloriĝinta!" konsentas la kuracisto. "Sed strange! La talio kaj ankaŭ la vizaĝo ŝajnas al mi konataj..."

"Eble, ke iam antaŭ kelke da jaroj ie vi vidis ŝin!" allasis la arbaristo. "Eble en Praha, kie ŝi vivis de sia plej frua infaneco. Ŝia nasknomo, vere barbara, estis Brandstruper... Ŝia patro mortis antaŭ dek jaroj, kiel altranga oficisto en pensio; la patrino mortis antaŭ unu jaro... Estas eble, ke —"

"Ne, ne!" kontraŭstaris vigle la kuracisto, rigardante fikse la fotografaĵon kaj dume rememorante. "Mi ne vidis ŝin antaŭ kelke da jaroj. Ŝiajn patron kaj patrinon mi ne konis persone kaj ankaŭ mi ne memoras ŝian nasknomon. Unuvorte... via sinjorino bofilino, kiel ŝi estas figurita ĉi tie, estas al mi tute nekonata. Sed kiam mi rigardas ŝian portreton, ŝajnas al mi, pli ĝuste, mi estas preskaŭ konvinkita, kvazaŭ antaŭ ne longe mi estus vidinta sinjorinon ekstreme similan al ŝi..."

"Sed kie, mi petas, sinjoro doktoro — kie?" demandis ekstreme scivole la arbaristo.