Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la vivon pli forte, ol la pasiema junularo. La tuta, se ankaŭ la plej longa pasintaĵo nia ŝajnas al ni ĉiuj sole sonĝo de kelkaj semajnoj. Kontraŭe la junularo; precipe la nuna juna generacio —"

"Vi opinias," intermetis la arbaristo, "ke la nuna juna generacio esence diferencas de l' juna generacio, al kiu ni apartenis antaŭ la jaroj?"

"Kompreneble kaj el la motivoj tute naturaj!" komencis klarigi la doktoro. "La modernaj eltrovoj en la sciencoj de ĉiuj fakoj kaj de ili mireginde ŝanĝita la ĝenerala vivo edukis generacion tute novan, kies esencon ni maljunuloj tute ne komprenas, nek scias klarigi ĉiujn simptomojn, motivojn kaj celojn.

Dum nia juneco la tute ne antaŭsentitaj progresoj en la nemultaj fakoj ĵus en la pasintaj du aŭ tri dekjaroj havigas al la juna kaj la plej juna generacioj tute novajn, pli klarajn kaj pli profundajn perspektivojn de la vivo, ol kiaj vidiĝis antaŭ la duoncentjaro al ni...

Kaj ĉar la pli maljuna kaj la plej maljuna generacioj ne iras — kaj estas nature, ne povas iri — kun la ĝenerala progreso egale rapide, rezultas el tio la malkontenteco de ĉiu, antaŭ kies spirita rigardo vidiĝas la perspektivo pli klara kaj pli profunda.

Ni maljunuloj, kiuj dum la tuta duoncentjaro kaj multaj el ni ankoraŭ pli longe, kontentiĝis kun la perspektivo neproporcie pli malklara kaj pli malprofunda, kompreneble ne estas tiel ekscitataj de l' diversaj disonancoj kiel la vivemaj kaj la agemon sopirantaj generacioj pli junaj...

Kaj sole ĉi tiuj disonancoj estas laŭ mia opinio la ĉefa fonto de l' febra, por ni maljunuloj malvarmiĝantaj, aŭ jam malvarmiĝintaj, tute nekomprenebla malkontentiĝo de l' juna generacio.

La spirita horizonto de tiu generacio estas nature pli larĝa kaj pli klara, ol estis la nia. Sed tamen la ĝisnuna senpotenco en la realigo de l' planoj de la vivo