Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni bezonas kvin horojn por atingi nin per la veturilo, do je la deka tute certe..."

"Mi scias, mi scias!" intermetis malpacience la sinjoro patro. "Kaj mi sendis jam antaŭ duonhoro la sinjoron Florianon sur la senarban deklivon al la tri krucoj, por ke li rigardu, ĉu la doktoro jam alveturas. Sed la sinjoro Floriano longe ne revenas. Kaj tial," li aldonis en la kategoria tono, "iru por vidi, kion li faras?"

"Mi?" ekbalbutis Kiĉjo vidigante subitan konsterniĝon.

"Nu, kiu alia?" rimarkigis bonanime la sinjoro patro. "Mi ne povas ja foriri de la infano. Kaj krom ni du estas neniu en la domo."

"Mi — mi — sinjoro patro —?" ekbalbutis Kiĉjo denove, kaj poste pli kuraĝe aldonis: "Mi ne povas..."

"Kial ci ne povas?"

"Mi, mi, mi ne vidas malproksimen..." senkulpigis sin Kiĉjo mallerte.

"Ne estas bezone, ke ci vidu. Sinjoro Floriano havas falkajn okulojn, kaj de la tri krucoj, kiam ekfulmas, oni vidas sur la ŝoseo en la malproksimon je unu horo. Li jam diros al ci..."

"Sed mi — mi, sinjoro patro..." komencis Kiĉjo en la tono ĉiam pli timema kaj kunmetinte la manojn li finis konsternite:

"Pro Dio mi petas vin — ne sendu min tien!"

"Al la diabloj, knabo, kio okazas kun ci?" kriis la sinjoro patro kun la kolera ekmiro. "Ĉu ci freneziĝis?"

Kaj kun severa kategorieco li ordonis:

"En la momento estu post la pordo!"

"Pro la kompato de Dio, sinjoro patro," dolore ekĝemis Kiĉjo, falinte sur la genuojn antaŭ li, "ne sendu min! Mi — mi — timas."

"Malsaĝulo," respondis kolere la sinjoro patro. "Dum kvin jaroj li trakuras tage kaj nokte la arbarojn, ĉirkaŭ la ĉasdomo kaj nun subite li timas kuri al la tri