Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komencis la hundoj boji, kaj la nigra sinjorino malaperis..."

"Sed ĉi tion ci volis rakonti al mi jam antaŭhieraŭ!" rimarkigis la sinjoro patro, kiu aŭskultis pacience.

"Sed vi, sinjoro patro, malafable krie interrompis min, ke mi havis halucinacion — aŭ ke la sentoj min trompis — aŭ kio do... Kiam mi poste la samon rakontis al sinjoro Floriano, li mokis min. Li diris, ke tio estis neniu nigra sinjorino, sed iu virinaĉo kolektanta sekajn branĉojn aŭ fungojn aŭ fragojn... Sed tio ne povas esti! En la ĉirkaŭaĵo de nia ĉasdomo mi neniam vidis iun virinaĉon... Kiam mi diris tion al sinjoro Floriano, li rediris, ke mi povas konvinkiĝi, Li diris, ke — ironte denove en la arbaron — mi prenu kun mi iun hundon..."

"Kaj ĉu ci konvinkiĝis?" intermetis la sinjoro patro preskaŭ scivole.

"Jes, mi konvinkiĝis, mi konvinkiĝis!" certigis la knabaĉo kun la mistera teruro.

"Kaj kiamaniere — mi petas cin?" demandis sarkasme la sinjoro patro.

"Ĉi tiel, sinjoro patro!" ekparolis Kiĉjo pli kuraĝe. "Hieraŭ vespere, kiam vi sendis min al la vulpkavo, mi fajfe alvokis Dianon. Kaj ni kuradis tra la arbaro. Sed jen subite, mi ne scias kiamaniere, aperis la nigra sinjorino la duan fojon antaŭ mi... Kaj denove la frosto trakuris mian dorson — mi tremis, kvazaŭ mi havus febron. Sed tamen mi jam ne ektimis tiel, kiel antaŭhieraŭ kaj mi instigis Dianon kontraŭ la nigra sinjorino..."

"Nu — kaj Diano?"

"Ĝi ekbojis kaj kvazaŭ furioza kuris al la densaĵo... Sed antaŭ ol ĝi atingis la lokon, kie staris la nigra sinjorino kaj vokis min per la signoj, la nigra sinjorino denove malaperis..."