Silenta somera vespero...
Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretaĝan ĉambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe ŝvelinta, ol korpulenta talio.
Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborĉambro. Laŭ sia kutimo li estas laborinta kun streĉo de ĉiuj siaj fortoj.
Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan ĉielon en la freŝan, sanigan aeron en la ombroplenan ĝardenon, kuŝantan laŭlonge la vinberejo Bertramka antaŭ la fortikaĵpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altaĵo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Strana[1].
Tiam — en la antaŭlasta dekjaro de la dekoka jarcento — tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la
- ↑ Kvartalo de Praha.