Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

parolado mankus al li la sufiĉa nombro da antaŭaj dentoj.

Samtempe li volis ekiri; sed li sole ekŝanceliĝis.

"Vi ŝanceliras! Kio okazis al vi?" insistis zorgeme la arbaristo.

"Nenio, tute nenio!" murmuris kun la laciga unutoneco la sinjoro Floriano kaj volis aldoni ion; sed li diris sole kelke da vortoj:

"Sinjoro doktoro sendube..."

Ĉe tiuj ĉi vortoj li turnis sin al la arbaristo tiamaniere, ke tiu ĉi ekvidis lian sangmakulitan vizaĝon kaj interrompis lian parolon per la vortoj:

"Vi estas ja ne sole malpurigita de la koto, sed ankaŭ sangmakulita..."

"Jes, mi estas sangmakulita..." ripetis apatie la sinjoro Floriano, rigardante siajn sangmakulitajn manojn.

"Ĉu vi faletis?" demandis kompate la arbaristo.

"Ne, ne!"

"Kio do okazis? Parolu!"

"Mi falis de la roka balkono!" konfesis fine kun la vira honto la sinjoro Floriano.

"Sed tio tamen estas ne klarigebla!" kontraŭdiris la arbaristo. "Dum la momentoj, kiam ekfulmas, estas ekstere preskaŭ tiel lume, kiel dum la tago. Kaj vi, viro tiel singarda, lerta, kiu ankaŭ en la tuta mallumo..."

Tiel parolante li proponis per gesto al li la seĝon, mem starante.

"Kaj tamen tiel okazis!" ekmurmuris la sinjoro Floriano, sidiĝante pene sur la seĝon.

"Sed kiel — kiel tio povis okazi? Klarigu al mi tion!"

"Mi ektimis!" sincere konfesis la sinjoro Floriano.

"Kiel? Vi, viro tiel forta, kuraĝa —"

"De l' teruro kaj konsterniĝo mi perdis por la momento la konscion!" konfesis la ŝajne kuraĝa arbara adjunkto.