„Jes”, diris serioze Wittenborn, „estas terure, ke oni venis al tia ago! Min devigas la mizerego. – Raddas, ni povas ankoraŭ reiri!”
„Iru hejmen, timulo! Vi havas la kuraĝon de malkuraĝulo! Estis vere nenecese, ke mi kunprenis vin! La monon mi sola tre bone povas uzi, kaj ankaŭ fari mi povos ĉion sola!”
La mono, la mono! Du homoj volas fordoni pro ĝi sian pacon kaj konsciencon, por du aliaj ĝi alportas grandan danĝeron. Ha, ili ne sciis, ke ankoraŭ alia speco de malbona vetero pretiĝas ekstere por ili! Kaj ĉio pro mono. Pro mono, el kiu eĉ ne pfenigo apartenis al tiuj kvar homoj.
„Mi ne estas maljuna virino”, diris Wittenborn, „mi kunhelpos! Sed mi devas pensi ankaŭ pri la instruisto kun liaj ses vermoj.[1] La bedaŭrindulo devos ja kompensi la monon, se ĝi estos for – fine ili eble malliberigos lin! – Sed estas egale! – Antaŭen!”
La ventego aŭdis la vortojn, ĝi vidis ankaŭ ekbrili la teruran ŝtalon – neniu krom ĝi vidis tion.
Ĝi furiozis ĉirkaŭ la du homoj kaj ĵetis foliojn en iliajn vizaĝojn – sed tion ne atentis la du krimuloj. Tia vetero bone taŭgis por ilia malluma vojo kaj por iliaj mallumaj pensoj. La ventego turnis sin ronden kaj rapidegis reen al la lerneja domo, kaj tie
denove komencis sian ludon. La kovrilo de la
- ↑ Infanoj.