Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Karakterulo[1]

Petro Fretendŭwel heredis de sia patro tiun ĉi belan kaj larĝan nomon kaj krom tio ankaŭ belan larĝan domon. Ankaŭ belan larĝan vizaĝon li heredis, kaj belan larĝan ventron li alnutris al si. Li havis tiel nekarakterizan „ĉiutagan” vizaĝon, ke ĉiuj, kiuj parolis kun li la unuan fojon, demandis lin: „Ĉu mi eble jam vidis vin ie?” Tion li devus aŭdi, se li eĉ elmigrus Richtenberg-on — aŭ eĉ Turkujon.

Kiu lin konas pli bone, tiu diras, ke Petro estas obstina, malvigla rentulo, kiu tagon post tago sidas sur verda apogseĝo apud la fenestro, fumante ĉe tiu ĉi laboro el sia pipo kaj krom tio ankaŭ rigardante jen la gazeton, jen la straton, ĝis kiam li estas plenigita de novaĵoj kiel botelo, — sed kiu ĉiumatene devas esti plenigata denove.

Do Petro Fretendŭwel havas belan, larĝan domon, kiu por li sola estus eĉ tro granda, kaj en kiu li sentas sin kiel pizo en granda skatolo. Ĉar li estas meditema homo, li forluis la supran etaĝon de la domo al tiaj homoj, kiuj

ne povus diri al li: nun oni devas fari tion, aŭ:

  1. El n-ro 4098 de „Universal-Bibliothek” de Philipp Reclam jun., Leipzig.