estas bezone, ripari tion! – kaj per tiaj paroloj tedi lin. Sed Petro estis ankaŭ konservativa homo, kiu nenion volis scii pri novaj modoj, precipe, se li devus pagi monon por ili. Kiam do la luanto trosatiĝis rigardi la fumnigritajn tapetojn, la rustiĝintajn pordoln kaj la paserojn kaj vespertojn sub la tegmento, – tiam li transloĝiĝis en alian loĝejon, kaj Petro diris: „Nu, mi ne miras pri tio”, ĉar li estas karakterulo kaj eĉ ne iomete ofendsentema. Tiam li denove atendis, ĉu trovos sin amanto por lia „rabist-kaverno”, sed ripari ion li ne permesis.
Tiel lia bela loĝejo ree estis sen luanto, kiam nova bestokuracisto venis en la urbon por tie ekloĝi.
Petro fumis el sia pipo ĉe la fenestro, tamburis per la fingroj kaj rigardis la veteron, kiam iu frapis. La pordo malfermiĝis, kaj la bestokuracisto eniris kaj prezentis sin. „Mi estas nomata Peiters”, li diris, „kaj deziras vidi la loĝejon en via domo, sed Dio! — ĉu mi ne vidis vin iam? Vi ŝajnas al mi tiel konata!” — „Lasu nur! Min ĉiuj homoj vidis jam ie!” respondis Petro. „La loĝejo ĵus estas neloĝata, kaj tio devenas de tio, ke la lasta loĝanto transloĝiĝis.”
„Jes”, diris Peiters, „ordinare tio devenas de tio. Estas bela, granda domo, la via!”
„Tia ĝi estas”, respondis Fretendüwel, irante kun sia gasto en la etaĝon. — Kiam ili iris tra la ĉambroj, la bestokuracisto tiel sur-