Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sceno 4

Marcelino, Bartolo.

Bartolo. (rigardas lin irantan) Tiu sentaŭgulo ĉiam estas sama! Kaj se nur oni ne senhaŭtigos lin vivantan, mi antaŭdiras, ke li mortos en la haŭto de l' plej granda arogantulo...
Marcelino. (returnas lin) Fine, jen estas vi, eterna doktoro? Ĉiam tiel solena kaj mezura, ke oni povus morti, atendante vian helpon, kiel oni edziĝis iam malgraŭ viaj gardoj.
Bartolo. Ĉiam maldolĉa kaj incitema! Nu, kiu do faras tiel necesa mian aleston en la kastelo? Ĉu io malbona okazis al la sinjor' grafo?
Marcelino. Ne, doktoro.
Bartolo. Ĉu al Rozino, lia trompema grafino, estas ne bone danke al Dio?
Marcelino. Ŝi konsumiĝas.
Bartolo. Pro kio do?
Marcelino. Ŝia edzo ŝin malŝatas.
Bartolo. (ĝoje) Ha, la inda edzo, venĝanta min!
Marcelino. Oni ne scias kiel difini la grafon, li estas ĵaluzema kaj diboĉema.
Bartolo. Diboĉema pro enuo, ĵaluzema pro fiereco; tio ĉi venas de si mem en la spiriton.
Marcelino. Hodiaŭ, ekzemple, li edzinigas nian Suzanon je sia Figaro kaj plenigas lin per favoroj pro tiu ĉi unuigo...
Bartolo. Kiun lia moŝto igis necesa...
Marcelino. Ne tute; sed kies fariĝon lia moŝto dezirus gajigi sekrete kune kun la edzinigita...
Bartolo. Kun la edzino de Figaro? Tio ĉi estas kontrakto, kiun oni povas fari kun li.
Marcelino. Bazilo certigas, ke ne.
Bartolo. Tiu ĉi alia sentaŭgulo loĝas tie ĉi? Ho, ni estas ja en friponejo! He! Kion li faras en ĝi?
Marcelino. Ĉian malbonon, por kiu li estas kapabla. Sed la plej granda, kiun mi trovas en tio ĉi, estas la enuiga pasio, kiun li havas por mi de tiel longe.