Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Figaro. Por fari min sprita, donu al mi kiseton.
Suzano. Hodiaŭ, al mia amanto? Ho, ne esperu ĝin. Kaj kion morgaŭ dirus mia edzo pri tio ĉi?

(Figaro ŝin kisas.)

Suzano. Lasu, lasu min!
Figaro. Ha! Vi tute ne komprenas, kiel mi vin amas.
Suzano. (senĉifigante la vestojn) Ĝenulo, kiam vi ĉesos paroli al mi pri tio de l' mateno ĝis la vespero?
Figaro. (mistere) Kiam mi povos ĝin pruvi al vi de l' vespero ĝis la mateno

(Duan fojon oni sonorigas.)

Suzano. (malproksimiĝante, kun la fingroj unuigitaj sur la buŝo) Jen estas via kiso, sinjoro; mi jam havas nenion vian.
Figaro. (kuras al ŝi) Ho! Sed vi ne tiel ĝin ricevis.

Sceno 2

Figaro. (sola) Ĉarma knabino! Ĉiam ridanta, floranta, plena je gajeco, je spriteco, je amo kaj plezuregoj! sed singardema!... (Li marŝas rapide, frotante al si la manojn.) Ha, mia sinjoro! Mia kara sinjoro! Vi volas fari min... stranga gardisto! Ne senkaŭze mi serĉadis, pro kio, farinte min pordegisto, li min forkondukas en sian ambasadejon kaj igas min portisto de depeŝoj. Mi komprenas, sinjoro la grafo: tri promocioj[1] per unu fojo: vi, subministro, mi, ĉioriskanto politika, kaj Sunjo, sinjorino de l' loko, la sekreta ambasadorino, kaj poste-antaŭen kuriero! Dum mi galopus sur unu flanko, vi sur la alia vojaĝigus tre bele mian amatinon! Mi kovriĝus per koto kaj laciĝus por glorigi vian familion, vi indiĝus labori por kreskigi la mian!... kia dolĉa reciprokeco! Sed, sinjoro mia, en tio ĉi estas trovolo. Plenumi samtempe en Londono la aferojn de via princo kaj la aferojn de via servanto, reprezenti vian reĝon kaj min en alilanda kortego, — estas duone tro multe, jes, tro multe. — Sed vin, fripono Bazilo, mi volas

  1. Promocio = altigo al ia honoraĵo, al ia eminenta ofico. — L. de B.