Saltu al enhavo

Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Ho! kiel li frapas interne en koro!…
La vivo forkuras, ne estas jam por mi…
Rapidu, rapidu je via laboro,
Ke povu mi foj je eterne ekdormi!…



AZRAH.
de Heine.

Ĉiutage promenadis
De sultan’ filin’ belega,
Je l’ vespero, ĉe fontano,
Kie blankaj akvoj plaŭdas…

Ĉiutage juna sklavo
Ĉe fontan’ vespere staris,
Kie blankaj akvoj plaŭdas…
Ĉiutage plej paliĝis…

Unufoje princidino
Ĵetis al li tri demandojn:
„Aŭdu! volas mi ekkoni
Vian nomon, teron, genton”…

Kaj al ŝi respondis sklavo:
„Nom’ — Mahmed’; el tero Jemen;
„Mia gento — tiuj Azrah’
„Kiuj mortas, kiam amas”…



Mi ekfermas al ŝi la okulojn…
de Heine.

Mi ekfermas al ŝi la okulojn
Kaj mi kisas jen ŝin en buŝeton…
Nun ne lasas ŝi min en la paco:
„Vi klarigu al mi la sekreton!“…