Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi li estiĝis ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.



Thiele, la 12-an de Majo 1709.

Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Søren, mi aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: „ars amoris“, alia: „remedium amoris“; ilin mi legos unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: „Abstine manus! Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj! Tio ne taŭgas por vi."



Thiele, la 3-an de Junio 1709.

Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon — ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.