Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.

Thiele, la 17-an de Decembro 1710

Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova predikisto — Dio rekompencu lin pro tio! — honoris ŝin per funebra predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona kaj kara patrino — Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! †††

Thiele, la 23-an de Januaro 1711

Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun