Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Føulum, Calendis Januar. 1709

Proh dolor! Sinjoro Søren estas morta! Vae me miserum! Kiam ni sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj rigardis Jens’on longe kaj melankolie — "fregisti cor meum!"[4] diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos neniam plu.

Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "Pater! In manus tuas committo spiritum meum!"

Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "Seras dat poenas turpi poenitentia,"[5] pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malĝojigis min plej multe.

Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX

Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini ĉi tiun leteron al