Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mem perlabori mian ĉiutagan panon kaj sinjoron Jung konsilis al mi fari tion kiel maristo sur unu el la vaporboatoj, kies kapitanon li bone konis. Jam antaŭe mi vidis vaporŝipojn dum mia transflugo al Saidumo, kaj tiam ekregis min jam la deziro rigardi de proksime tian veturilon, kiu kvazaŭ per si mem kaj sen helpo, moviĝis antaŭen, sur la ondoj de la Oceano.

La ideo de sinjoro Jung tre plaĉis al mi, kaj mi deziris tuj realigi ĝin, sed mi devis atendis, ĝis la celita vaporboato revenis de longa vojaĝo.

Mi tial pacience atendis, sed ĉar la promenadoj kaj la nenion-farado jam tedis min, sinjoro Jung irigis min al unu el siaj amikoj, kiu loĝis ekster la urbo en bela vilao kun granda ĝardeno.

Mi do laboris tie kun la ĝardenisto, kies nomo estis Huksli.

Li estis viron, kiu en la vespero, kiam lia laboro finiĝis, dediĉis sin al io tre speciala, pri kio mi nun parolos.

En iu vespero li vokis min en sian ĉambron, aŭ verdire en sian laborejon en la fundo de ĝardena domo. Tie mi vidis strangan aparaton.

Li nomis ĝin „reaperigilo” kaj certigis, ke li mem eltrovis ĝin kaj ke li laboris ses jarojn por pretigi ĝin.

— Per tiu aparato, — diris li, — ni povas ĉion vidi, kio okazis, indiferente, antaŭ kiom da jaroj.

Mi demandis, ĉu ĝi estas tia kino, kian mi jam vidis en kinoteatroj. Li diris:

— Ĝi estas tia, sed tute diferenca; la kino, kiun oni vidas en la teatro, montras nur la bildojn de io, kio okazis dum la fotografado; ĉi tiu tamen montras la bildojn de io, kio okazis antaŭ nedifinita tempo. Nur mi havas ĉi tiun aparaton kaj vi estas la unua, al kiu mi montras ĝin. Ekzemple: se mi volas montri epizodon el la inferia interna milito, kiu okazis antaŭ sepdek jaroj pro la liberigo de la sklavoj en Inferio; aŭ pri la milito de la liberigo, kiu okazis ankoraŭ pli frue, mi devas nur