Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iri kun ĉi tiu reaperigilo al la loko, kie oni batalis en tiuj militoj; kaj kiam mi akurate alĝustigas mian aparaton kaj funkciigas ĝin tiel, ke la bildoj aperas sur la skreno, ni vidas precize, kion ni vere vidus, se antaŭ jarcento ne ĉeestus tiujn okazintaĵojn.

Tiamaniere mi povas montri, kiel en la jaro 1777 apud Princetown Washington komandis en la milito kontraŭ la potenca Anglujo; kiel en 1865 Lincoln estis murdata de la aktoro Booth en la teatro; mi povas montri, kiel Napoleono komandis dum la batalo apud Waterloo; kiel Kristoforo Kolombo malkovris Amerikon. Mi nur bezonas iri al unu el la lokoj, kie tio okazis, funkciigi mian reaperigilon, kaj vi vidos ĉion. Tio estas io tre natura kaj mi klarigos tion.

Ĉio en la universo moviĝas sen halto. La radioj de la suno venas al mi kaj trarapidas tra longega vojo, ĝis kiam ili atingas la teron. Tie ili penetras en ĝin kaj la varmo, kiun havigas al ni la karboj, estas la enpenetrintaj sunradioj de antaŭ miloj kaj miloj da jaroj. La etero kondukas kun si en la senfinon ĉiujn bildojn, ĉiujn sonojn de ĉiuj tempoj. Senfine ili flugas plu… ĉiam plu… Mi eltrovis aparaton, mian reaperigilon, por tiri returne tiujn bildojn kaj sonojn, sed la daŭro de la reapero dependas de la tempo, kiam ili estiĝis kaj tial la bildoj kaj sonoj de antaŭ cent jaroj postulas pli longan tempon por reveni al mi, ol tiuj de la pasinta semajno. Tamen mi povas tiel rapide funkciigi la aparaton, ke la longaj distancoj iĝas mallongaj, kaj per speciala reguligo mi povas fiksi mem la tempon, en kiu iu ajn bildo aŭ sono revenos de la senfino. Estas tamen necese precize tie funkciigi la reaperigilon, kie la sonoj kaj bildoj antaŭe estiĝis. Ĉar en la plej multaj okazoj ni scias la ĝustan lokon, mi sen peno povas montri ĉion, kion oni volas revidi aŭ reaŭdi el kiu ajn epoko.

Mia reaperigilo povos esti utila al la polico, same kiel la sistemo de la premsignoj de krimuloj, sed mi tre timas, ke la aplikado ne estos konsentata de la aŭtoritato, ĉar inter la aŭto-