Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ritatanoj, eĉ inter la plej eminentaj, estas kelkaj, kiuj timas la reaperigilon, kiu ja povos aperigi okazintaĵojn, kiuj metos ilin en malagrablan situacion. La aŭtoritatanoj aŭ aliaj potenculoj sur politika kaj ekonomia terenoj jam ofte malaperigis eltrovaĵojn, ĉar tiuj eltrovaĵoj endanĝerigis ilian potencon aŭ ilian kapitalon.

Mi konis junulon, li inventis maŝinon, kiu povus anstataŭi la nunajn motorojn de la aŭtomobiloj. Per malgranda kvanto da benzino kaj oleo li veturis per sia aŭto kaj sia eltrovita maŝino pli multajn tagojn, ol ordinara aŭtomobilo povas veturi en same multaj semajnoj. Per tiu eltrovaĵo tamen la posedantoj de oleofontoj estis minacataj, kaj iun tagon subite kaj mistere malaperis ne nur la nova maŝino, sed samtempe la eltrovinto, kaj poste neniam oni plu aŭdis pri ili.

Tial mi endanĝerigus min sendube, se mi publikigus mian eltrovaĵon; tial mi estas prudenta kaj singarda, kaj parolos pri ĝi nur en favora tempo. Mi estos pli singarda, ol tiu malaperinta eltrovinto, pri kiu mi ĵus parolis; krom tio, mi ne estos la sola, kiu posedos mian aparaton, pro kio mia subita malapero ne povos neniigi mian eltrovon. —

Mi demandis lin, kiel li povis inventi tian miraklan aparaton, kaj ĉu antaŭe li eble estis io alia ol ĝardenisto. Li respondis, ke li ne estas inferiano, ke antaŭe li studis en universitato de alia lando, sed ke li pro politikaj cirkonstancoj devis forlasi sian landon. Poste en Inferio li ĉiamaniere perlaboris sian panon kaj fine li fariĝis ĝardenisto, speciale ĉar li nun povas labori ekster la urbo, kaj vespere kviete perfektigi sian reaparigilon.

Kiam mi petis lin, funkciigi sian aparaton, li diris, ke baldaŭ mi vidos tion antaŭ la tribunalo, kie li per sia inventaĵo esperas helpi al senkulpulo, kiu nun suferas en malliberejo pro krimo, kiun iu alia plenumis.

Pacience, ni, insulanoj, ĉiam estas pacienculoj, mi atendis la venon de la momento, kiam mi vidos, ke ĉio, kion Huksli diris