Saltu al enhavo

Paĝo:Bulthuis - Inferio, 1938.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

pri sia inventaĵo, estas vera kaj ne fabelo. Tiu tago baldaŭ venis kaj mi rakontos, kiel tio okazis.

Ĉe la alia flanko de la urbo, ankaŭ en granda vilao, loĝis jam dum multaj jaroj iu Johano Hart, posedanto de granda fabrikejo; li estis kvindekjara fraŭlo, ne havis familianojn kaj vivis en sia vilao kun unu servistino-kuiristino kaj du servistoj.

La vivo de Johano Hart fluis kviete plu; ĉiumatene li iris al la oficejo de sia fabrikejo kaj regule revenis hejmen je la sesa en la posttagmezo. Neniu sciis, kiel li pasigis sian ceteran tempon, kaj nek la servistino, nek la servistoj volis doni sciigon pri tio.

Hart tute ne okupis sin pri politiko; li nur laboris en sia oficejo, estis kontenta, kiam liaj aferoj bone marŝis, kaj ŝajne nenio ekster liaj vilao, ofico kaj fabrikejo tuŝis lin.

Neniu parolis pri li, sed subite neatendita okazintaĵo estis la kaŭzo, ke ĉiuj ĵurnaloj dediĉis longajn artikolojn pri la kvieta, ĝis tiam preskaŭ nekonata fabrikanto Hart.

Io terura kaj eksterordinara subite okazis en la vilao de Johano Hart. Kiel estinta blindulo, mi havas fortan memoron kaj tial preskaŭ ĉion memoras, kio en tiu vespero staris en la ĵurnaloj de la urbo. En ili staris: Hieraŭ vespere inter la oka kaj la dek-dua horo ŝtelisto aŭ ŝtelistoj penetris perforte en la vilaon de la fabrikanto Johano Hart. La vilao staras kvaron-horon ekster la urbo apud la vojo al…, la nomon de la celita vilaĝeto mi ne memoras plu. La krimuloj, eble apartenantaj al iu bando de malbonfaristoj, eniris tra la malantaŭa pordo de la vilao, pafmortigis en la koridoro unu el la du servistoj, kaj batis teren la fabrikanton. Je noktomezo la alia servisto kaj la servistino-kuiristino trovis la murditan serviston kaj la fabrikanton; la lasta kuŝis senkonscia apud la pordo, kiu kondukas al la ĝardeno malantaŭ la vilao.

La reveninta servisto tuj telefonis al la polico, kiu jam duonan