maro, ke ĉiam estas videblaj vaporŝipoj kaj remboatoj. En la varmaj tagoj centoj da viroj, virinoj kaj infanoj naĝas kaj sin banas en la lago. Ĉe la alia vojflanko staras altaj domoj, kaj ĉi tie kaj tie statuoj de eminentaj viroj, kiuj estas famaj en la historio aŭ alimaniere. Strange, ke neniam tie mi vidis statuon de virino, sed tiun strangaĵon mi ne povas klarigi. Veturinte plu oni venas al muzeoj kun belegaj pentraĵoj, sed pri ili mi ne parolos, ĉar por blindulo pentraĵo estas io tute nekomprenebla. Proksime al la pentraĵa muzeo staras la fama Centra Hotelo. Ĉiu persono povas senĝene iri en ĝin, eĉ tiuj, kiuj tie ne havas aferojn aŭ ne volas lui por si ĉambron. La tutan tagon kaj la tutan nokton oni povas sidi en ĝiaj longaj, bele ornamitaj koridoroj sur belaj, molaj benkoj kaj neniu al vi demandos, kial vi estas tie. Mi pasigis tie kelkajn horojn, kaj rigardis la venantojn kaj forirantojn, kiuj senhalte svarmas en la koridoroj kaj aliaj lokoj de la hotelo, kaj mi ne povis kompreni, kion ĉiuj tiuj vizitantoj faras tie.
La tuta hotelo estis por mi granda mistero, same kiel multaj aliaj aferoj en tiu grandega urbo. Mia libertempo tamen ne tre plaĉis al mi, kaj jam post la dua tago mi enuis; tial mi reiris al mia restoracio por labori; sed mia loko, mia ofico intertempe estis donata al alia persono, pro kio mi devis serĉi laboron aliloke. Sed kie?… Mi konis neniun, tial mi reiris al la sama policejo, kien jam antaŭe mi iris por plendi pri la maniero, en kiu oni ŝtelis mian monon. Ĉi tiun fojon tamen la ĉefo de la policejo ne donis al mi skriban rekomendaĵon, sed nur la konsilon serĉi mem.
Tial mi serĉis, sed ne trovis.
Feliĉe mi ŝparis tiom da dolaroj, ke mi en la unuaj semajnoj senzorge povis dormi en mia hotelo kaj aĉeti manĝaĵon en butikoj aŭ kelkfoje en restoracio. Por pasigi la tempon mi ofte iris per tramoj, kelkfoje vizitis kinoteatron aŭ sidis en la hotelo…