Mi rigardis la indikitan lokon, de kie la du viroj atendis policanon, sed neniu policano venis.
Tiel mi staris tutan horon kaj tiam revenis la aŭto.
La samaj viroj sidis en ĝi kaj malferminte la aŭtan pordeton, ili vokis min internen kaj veturis plu. Veninte antaŭ la Centran Hotelon, ili elirigis min, kaj diris, ke mi atendu en la hotelo ilian revenon. Kiam mi forlasis la veturilon kaj tre okaze rigardis la direktilon, mi vidis, ke sub ĝi kuŝas sako, kiu tie ne estis, kiam ni forveturis de la hotelo, sed ne pensante plu pri tio, mi eniris en la hotelon.
La du viroj ĉiam estis al mi tre ĝentilaj kaj eĉ amikaj; regule ili pagis mian salajron kaj ĉiutage ili eliris kun mi, ĉiam indikante lokon plej ofte apud stratangulo, kie mi devis atendi kun mia fajfilo, ĉu venos policano.
Estis strange, ke en pli ol monato tute ne venis policano; nur post tiu tempo en unu vespero, kiam la hele ronda luno staris sur la ĉielo, mi, ree starante apud stratangulo, subite vidis, ke policano proksimiĝas. Tuj mi rekonis lin pro la mallonga bastono, kiun li portis ĉe sia flanko, kaj, feliĉa, ke fine mi povis uzi mian fajfilon, mi laŭte fajfis kaj samtempe forlasis mian lokon. Antaŭ mi, mi aŭdis la malproksimiĝantan aŭtomobilon kaj malantaŭ mi la paŝojn de iu, kiu kriis:
— Haltu!… haltu!!
Pensante, ke li vokis al mi, mi rigardis malantaŭen kaj jen, la policano kun sia bastono jam atingis min. Li kaptis mian brakon per unu mano, pripalpis min per la alia mano kaj fine trovis mian fajfilon.
— Ĉu vi fajfis? — demandis li.
Mi ne volis mensogi, ĉar ankoraŭ neniam mi mensogis. Vi scias, ke la insulanoj ne faras tion kaj eĉ ne pensas pri tio. Tial mi diris, ke mi estas la fajfinto, post kio li demandis, kie estas miaj kamaradoj.
— La inspektoroj? — demandis mi, kaj li ripetis: