— Inspektoroj?!
— Jes, — daŭrigis mi; — mi estas en ilia servo, kaj ĉiam…
— Nu jes, nature; vi estas; tial venu kun mi al la policejo.
— Ĉu vi havas por mi tie alian laboron?
— Vi spertos; nur venu kun mi!
— Sed, mi devas reiri al la Centra Hotelo…
— Vi havos alian hotelon ĉi-nokte.
— Alian hotelon?
— Ne moku min, sed tuj diru, kien iris viaj kamaradoj, kaj kiuj ili estas.
— Ili ĉiam venas al mi en la Centra Hotelo.
— Ho, nature, por priparoli kun vi la dumnoktajn aferojn, ĉu ne?
— Mi ne komprenas vin.
— Nature, vi ne komprenas min, sed komprenu, ke mi ne estas tia naivulo, por kiu vi min rigardas; sed nun silentu; la policestro faros al vi aliajn demandojn, kaj mi konsilas al vi, respondu ilin laŭ la vero.
Duope ni iris plu, ĝis ni atingis policejon, sed tute alian ol tiu apud mia unua restoracio.
La policestro faris ĉiajn demandojn pri miaj kunuloj kaj pri la ŝtelrompoj, kiujn triope ni jam plenumis en la lastaj noktoj; sed ĉar mi ne povis kontentigi lin per miaj respondoj, la policano min forkondukis kaj irinte tra du koridoroj, li malŝlosis specon de bestokaĝo, kian mi antaŭe vidis en la Zoologia Ĝardeno, kaj puŝis min internen, ŝlosis la pordon, kiu kiel la tuta kaĝo, konsistis el feraj dikaj stangoj, kaj foriris.
Mi rigardis ĉirkaŭ min kaj sur la tero vidis tri benkojn: du flanke de mi kaj unu antaŭ mi. Sur la benkoj kuŝis aŭ sidis kvin viroj. La unua, kiu kuŝis, laŭte ronkis kaj la dua, sidanta apud li, diris: „premio!” kaj li montris al la dormanto. La tria viro diris nenion, la kvara kaj la kvina kantetis kune kaj moke rigardis min, dirante: