— Sidiĝu, amiko kaj kanta kun ni, ĉar estas pli bone ĝoji kaj kanti ol malĝoji.
Mi sidiĝis kaj komence diris nenion; mi tute ne komprenis, kial oni enŝlosis min en ĉi tiun kaĝon.
Post kelka tempo la kantatoj komencis paroli kun mi kaj demandis, kial mi estas ĉi tie.
— Eble pro atako? — demandis unu.
— Aŭ pro ŝtelrompo? — demandis lia kamarado.
Mi komprenis, ke ŝtelrompo estas ia krimo, ĉar pri tio parolis ankaŭ la policejestro, kaj subite iĝis al mi klare, ke miaj du kunuloj ne estas inspektoroj, sed krimuloj, kiuj uzis min kiel avertanton ĉe siaj dumnoktaj ŝtelrompoj.
Dum la tuta nokto mi sidis sur la benko, aŭskultante la ronkadon de la dormanto, la kantetojn de la du aliaj kaj ties babiladon. Tre interesa por mi estis tio, kion la babilantoj diris, kaj mi lernis en tiu nokto pri la maniero, en kiu la ŝtelistoj faras sian dumnoktan laboron; kiel oni priŝtelas promenantojn dumtage kaj pri multaj aliaj samspecaj krimoj, kiujn miaj fratoj ne komprenas, kaj pri kiuj nun estas pli bone ne rakonti.
Je la mateno mi iĝis dormema, kuŝiĝis sur mia benko kaj endormiĝis, ĝis mi estis vekata de fortaj puŝoj sur mia brako. Mi sidiĝis kaj vidis policanon, kiu ĉenligis min al unu el miaj samsortuloj; poste li ordonis, ke ni sekvu lin. Tion ni faris. Ekster la policejo staris al mi fremda veturilo sen fenestroj, sed kun nur unu kradporteto en la malantaŭa flanko. Ni estis puŝataj tra la pordeta krado kaj ree sidiĝis unu flanke de la alia.
Post longa veturado ni devis iri el la veturilo, kaj akompanate de la policano, ni eniris en grandegan konstruaĵon, kiu estis tiel alta, ke mi preskaŭ ne vidis la supron. Ni trairis koridoron kaj devis paŝi poste en specon de kaĝo, kies antaŭa flanko konsistis el feraj dikaj stangoj. La policano premis sur butoneto el kupro, kiu brilis kiel oro, kaj subite ni kvazaŭ flugis supren.