Same subite la kaĝo haltis, la stangopordo malfermiĝis kaj triope ni elpaŝis por iri en grandan salonon kun multaj benkvicoj, sur kiuj sidis viroj kaj virinoj; dekstre mi vidis longan altaĵon, super kiu pendis dek-ok blankaj tabuletoj kun ciferoj. Tiam mi ne sciis, ke ili estas ciferoj, sed poste mi komprenis tion.
Ni iris preter la ciferoj kaj eniris en alian salonon, kie mi vidis aron de viroj kaj virinoj: kelkaj ne estis ligitaj unu al la alia, sed multaj aliaj same kiel mi, estis ĉenligitaj al samsortulo.
Mi ankoraŭ tute ne komprenis, kion tio signifas, sed pacience atendis.
Post mi eniris ankoraŭ kelkaj aliaj, kiuj eble ankaŭ venis el kaĝo, ĉar ilin akompanis policanoj. Kiam fine neniu plu venis, unu el la policanoj indikis kelkajn el ni kaj ordonis, ke ni eniru en la salonon, kie mi antaŭe vidis la altaĵon kun la ciferoj.
Dek-du-ope ni en vico ekstaris sub la ciferoj, post kio la policestro komencis pridemandi nin unu post alia. Al mi, kiu staris antaŭe kaj tial estis numero unu, li demandis:
— Via nomo?
— Unu-kvar-du.
— Kion !? — demandis li.
— Unu-kvar-du, sed ĉi tie oni nomas min Eduardo.
— Bone, do Eduardo, sed kio estas la familia nomo?
— Eble Unu-kvar-du, — respondis mi, ĉar mi tute ne sciis, kio estas familia nomo.
— Do vi nomiĝas Eduardo Unu-kvar-du?
— Sur mia insulo oni nomas min Unu-kvar-du, sed ĉi tie en la urbo oni kutime nomas min Eduardo.
— Kie vi naskiĝis?
— Sur la insulo.
— Kiu insulo?
— Nekonata insulo.
Nun ĉiuj laŭte ridis, sed la policestro tute ne ridis, kaj li diris iom kolere: