turnante al la viro starante flanke de mi sub la numero du, li demandis:
— Via nomo?
— John…; mi ne memoras plu la familian nomon, tial mi nun ne povas ripeti ĝin; la policestro tiam daŭrigis:
— Kie vi naskiĝis, kaj kial vi staras tie? — post kio numero du respondis, kiam li naskiĝis kaj ke li staras tie pro atako.
Sinsekve la policestro faris la samajn demandojn al ĉiuj numeroj. Mi ne memoras plu, kion ĉiu respondis, sed pri unu el ili mi memoras, ke li estis dande vestita persono, kiu diris, ke li priŝtelis sian patron kaj fordiboĉis la ŝtelitan monon.
Inter la dek-du tiel publike elmetitaj personoj estis ankaŭ kelkaj virinoj, kiuj konfesis, ke ili ŝtelis en butikoj.
Preskaŭ ĉiuj certigis, ke ili krimis ne havante laboron aŭ monon, por aĉeti manĝaĵon aŭ vestojn.
Kiam ĉiuj estis pridemanditaj, la policestro demandis al la rigardantoj, kiuj sidis antaŭ ni, kiel vizitantoj en kinoteatro, ĉu iu el ili rekonas unu aŭ kelkajn el ni, post kiam unu el la rigardantoj ekstaris kaj diris:
— Jes, mi rekonas numeron sep.
Post tio la policestro invitis ŝin en la salonon, el kiu ni antaŭe venis. Mi kaj la aliaj ankaŭ devis eniri en tiun salonon kaj finiĝis la publika montrado de arestitoj, kio ĉiutage okazis en la sama horo.
Mi nun komprenis estis en societo de krimuloj kaj mi hontis, sed min konsolis la ideo, ke mi estas senkulpa kaj tion ankaŭ poste diris al mi la policestro, kiu forsendis min, admonante ne fajfi plu.
Tion mi promesis kaj ree mi komencis vagadi kaj veturi per aŭtoj kaj tramoj, dormi en mia hotelo kaj ĉiutage pagi la luprezon al la hotelestro, ĝis kiam restis al mi nur dudek dolaroj.
Ju pli malpliiĝis mia mono, des pli serioze mi serĉis laboron, sed ne trovis. Iom post iom ekregis min maltrankvilo, ĉar sen