Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

toj, kaj aperigante sian propran formon nur tiam, kiam ĝi decidu denove turmenti min per tiu astma spirado; kaj ĉiame rememorigante min ke la tempo venas, kiam ĝi fiksos siajn dentojn en mian kolon. Ĉiuj siblaj sonoj aŭdataj de mi, el kiu ajn origino ili al la ordinarula okulo ŝajnas veni, venas fakte de tiu mopso de mia onklo.”

La malgajulo parolis tiujn ĉi surprizigajn vortojn kun la fiereta mieno de iu, kiu sukcese tralaboris ian problemon algebran. Mia cerbo baraktis ekkompreni lian vidpunkton.

“Jes,” li finis, renversante sian kaftason por zorge trinketi la lastajn nevarmajn gutojn. “De tiu tago ĝis la nuna momento, miaj travivaĵoj tion pruvis al