Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aldoni la finaĵon a al la persona pronomo, la triapersonaj posesivoj en la singulara formiĝas per aldono de sa. Tiel oni diras: Me-a, tu-a, ni-a, sed il-sa, el-sa, ol-sa.

e) Malregulecoj en la finaĵoj adjektivaj-pronomaj,
kie per nekomprenebla strangeco, kies logikan klarigon oni vane serĉus, iuj adjektivoj iĝantaj personaj gardas la a-finaĵon, iuj aliaj prenas la o-finaĵon, kaj tria kategorio transformiĝas al u!

f) Malregulecoj en la derivado,
kie la transformo de adjektivo al substantivo ofte kontraŭas la ĝenerala regulo: Ĉar bono laŭ la derivado idista signifas bona homo, richo, riĉa homo, santo, sanktulo ktp, nulo devus signifi neniu (homo) kaj ne nenio, ulo, kiu ajn homo kaj ne kiu ajn afero, irgo, kiu ajn kaj ne kio ajn, to quo, tiu kiu kaj ne tio kio.

Troviĝas en tiu malkonsekvenceco pli ol unu parta eraro, pli ol unu malreguleco kaj komplikeco nepravigeblaj; estas la malvirto de la sistemo de derivado idista mem kiu riveliĝas.

La sistemo esperantista, malgraŭ malregulecoj kiujn ni kredas esti korekteblaj, estis, oni devas konsenti, — samtempe pli simpla kaj pli logika. Prenu ekzemple la ideon esprimatan per la adjektivo bona. Ni ovas konsideri tiun ideon abstrakte, en si mem, kaj ni havas, per la simpla anstataŭigo de la substantiva finaĵo al la adjektiva finaĵo, la vorton bono. Ni povas konsideri tiun ideon konkrete ĉu en iu afero, iu objekto, kaj ni havas bon-aĵo (bona afero), ĉu en iu persono, kaj ni havas bon-ulo (bona persono). Se nun ni konsideras la bonan kvaliton de tiu persono aŭ de tiu objekto, ni havas bon-eco (bona kvalito). Tio estas simple, kaj tio estas kompleta.