Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke ĝi interesos la Esperantistojn de diversaj landoj, kie la afero ankoraŭ ne estas konata[1].

*

Naskiĝinta en Troyes (Francujo) en 1857, Émile Coué pasigis tie la plej grandan parton de sia vivo kiel farmaciisto. Jam de sia juneco li interesiĝis pri la kuracado de malsanoj per hipnozo kaj sugestado, kiam li en 1885 konatiĝis kun Liébaud, kiu en Nancy kuracadis per la samaj principoj. De tiam li dediĉis sin al tiu scienco, sed baldaŭ rimarkis la mankojn de la ĝis tiam uzitaj metodoj kaj ilin evoluigis sekve de siaj personaj spertoj.

Li unue konstatis, ke ne la volo, sed la imago estas la plej potenca forto en ĉiu homo, kaj se oni deziras influi personon en celo kuraca, oni devas zorge atenti, ne trudi volstreĉadon al la influoto. Li spertis, ke la plej granda parto de malsukcesoj en flegado precipe de mensaj malsanoj aŭ de moralaj mankoj devenas de tio, ke kuracantoj aŭ edukistoj faras alvokon al la volforto, aŭ ke la suferanto kredas, ke li prosperos per sia propra energio

La vero estas mala. Ju pli pasiva la sintenado de la paciento en la kuracado sugesta,

ju pli senpene li akceptas la sugestadon, des

  1. Pri la sama temo aperis en la gazeto Esperanto (Novembro 1923) artikolo de P. J. Cameron, London, sub titolo „Aŭtosugesto kiel kuracrimedo”.