Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por komenci, sugestado per alia persono (heterosugesto) estas dezirinda, eble eĉ necesa por montri la vojon, sed per iom da kutimo oni sukcesos fariĝi sendependa de la helpo de iu alia.

Kiel preparan ekzercadon Coué uzas serion da antaŭaj eksperimentoj destinitaj pruvi la efikon de la imago. (Vidu ĉi sube la ĉapitron: „Kiel oni instruas la praktikon de la konscia memsugesto”). Baudouin konsilas la konatan eksperimenton de la pendolo de Chevreul. Post tiuj eksperimetoj la paciento estas preparita por efika sugesto aŭ sinsugesto.

Laŭ la spertoj de la skolo de Nancy ne ekzistas esenca diferenco inter sugesto kaj sinsugesto. Coué asertas, ke sugesto povas efiki nur, se ĝi fariĝas sinsugesto, do se la paciento akceptas ĝin kaj aliformigas ĝin en sinsugeston. La aliformigo povas okazi ankaŭ senkonscie en dorma stato, kaj sen tia akcepto neniu sugesto povas prosperi.

Post tio, kion ni diris pri la necesa evito de volstreĉado dum la memsugesta praktiko, oni eble konkludos, ke tia sistemo malfortigas la energion. Jen grava eraro, kaj al tiu kritiko Baudouin respondas jenon en sia supre citita verko:

…„La memsugesto estas ankaŭ kapablo aktiva kaj kreanta, pli potenca en multaj okazoj