ol la ordinara volo; ĝi estas kvazaŭ alia speco de volo tute malsimila, forto, kiu dormas en la ‚malfortaj temperamentoj’. Certaj personoj ŝajnas al ni havi ‚malfortan temperamenton’, ĉar ili estas facile memsugesteblaj kaj konstantaj viktimoj de danĝeraj memsugestoj; sed de post la tago, kiam ili ricevis la ŝlosilon al la sugesto, la forto, kiu kontraŭbatalis ilin, fariĝas ilia plej bona kunlaboranto, kaj ni vidas la samajn personojn farantaj mirindaĵojn de energio. La ekkono de la sugesto montras al ni, ke en la temperamentoj, kie ni suspektis senpotencon, sin kaŝas la malo: nome potenco, kun kiu en multaj okazoj ne povas konkuri la volo, pri kiu ni tiel fieras. Cetere, kiam ni sukcesos pli kaj pli perfekte atingi la statojn de malstreĉiĝo kaj de revado, ni ne kredu, ke nia volo kaj nia atento malfortiĝos. Estus kvazaŭ ni dirus, ke la dormado malfortigas nian muskolan energion, dum ke precize dank’ al la malstreĉado ĝi restarigas ĝin. Resume la volo estas unu forto, kaj la sugesto estas alia, sed ni ne kredu, ke laborante por atingi la sugeston, ni riskas perdi la volon kaj abandoni la kaptitaĵon por ĝia ombro. Male, la sinsugesto, kiam ni ĝin posedos, fariĝos rimedo por malvolvigi ĉiujn niajn kapablojn kune kun la volo.”
Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/14
Aspekto