Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se oni deziras dormi, oni ne sugestu al si „mi volas dormi”, sed nur “mi dormos”, ĉar tio ne implikas voladon. Oni ankaŭ atentu, ne diri al si neveraĵojn kiel: „mi ne suferas”, dum oni havas dolorojn, ĉar tuj ekvekiĝus interna protesto, kiu nuligus la memsugeston: „ne estas vero, mi suferas”. Oni prefere pensu kaj diru: „la doloro malaperas iom post iom”, aŭ laŭ la formulo de Coué: „ĝi foriĝas, for, for, for…”

Krom la formuloj ripetotaj ĉiutage matene kaj vespere, estas grave, ankaŭ rediri al si almenaŭ unu fojon dum la tago aŭ nokto la individuajn plibonigojn, kiujn oni deziras atingi, ekz.: „mi ripozas”, aŭ „mi malstreĉiĝas”, kiam oni estas laca, kaj oni samtempe atentu, ke ĉiuj muskoloj estu efektive malstreĉataj. Tiu ekzercado estas tre grava precipe por nervozaj presonoj.

Se oni emas al malgajeco, oni diru: „mi fariĝas gaja, ĉiam pli gaja kaj kontenta”. Koleremuloj diru: „mi estas pacienca, mi venkas mian koleremon ĉiam pli”. Timemuloj diru: „mi havas memfidon kaj mi kuraĝas, mi akiras forton, energion” ktp. Ĉiu homo jam scias tion, kio mankas al li persone kaj baldaŭ komprenos, kiel li devos formuli sian memsugeston.

La teorio de la funkciado de la sugesto, kiu fariĝas memsugesto, kaj precipe la mistera