Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

korpo, se ne al nekonscia forto, al lia nekonscia esteco?

Ni konsideru ankaŭ la bedaŭrinde tro oftan kazon de alkoholulo, kaptita de delirium tremens. Kvazaŭ per atako de frenezeco li ekkaptas ian batalilon, tranĉilon, martelon, hakilon kaj frapas, frapas furioze ĉiujn, kiuj malfeliĉe troviĝas ĉirkaŭ li. Kiam la krizo estas pasinta, la homo rekonsciiĝas, kun teruro li rigardas la buĉadon, kiun liaj okuloj vidas, sed ne sciante, ke li mem estas la kaŭzinto de l’abomenaĵo. Ankaŭ en tiu okazo, ĉu ne estas la senkonscio, kiu kondukis tiun malfeliĉulon?[1]

Kiam ni komparas la konscian estecon al la nekonscia, ni konstatas, ke dum la konscia havas ofte tre malbonan memoron, la nekonscia kontraŭe posedas mirindan, seneraran memoron, kiu sen nia scio konservas eĉ la plej malgravajn faktojn aŭ okazintaĵojn de nia vivo. Krom tio ĝi estas kredema kaj akceptas sen rezonado ĉion, kion oni diras al ĝi. Nu, ĉar la senkonscio regas la funkciadon de ĉiuj niaj

organoj pere de la cerbo, jen okazas io, kio

  1. Kaj kiom da patologiaj timoj (fobioj) turmentas la homojn diversgrade, ofte preskaŭ nerimarkeble! Kiom da suferoj ni ĉiuj kreas al ni mem en ĉiuj rilatoj pro tio, ke ni ne tuj kontraŭbatalas niajn „malbonajn senkonsciajn memsugestojn” per „bonaj konsciaj memsugestoj”, por malaperigi ĉiun nerajtigitan suferon.