Paĝo:Coué - La regado de si mem per konscia aŭtosugesto, 1924, Borel.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝajnas paradoksa: se ĝi kredas, ke iu organo funkcias bone aŭ malbone, tiu organe fakte funkcias bone aŭ malbone, kaj se ĝi kredas, ke ni sentas ian impreson, ni efektive sentas ĝin.

La senkonscio ne nur regas la funkciojn de nia organismo, sed ĝi regas ankaŭ la plenumon de ĉiuj niaj agoj.

Tiun forton ni nomas imago, kaj kontraŭe de tio, kion oni ĝenerale opinias, estas ĝi, kiu ĉiam igas nin agi, eĉ kaj precipe kontraŭ nia volo, kiam la du fortoj interbatalas.

Volo kaj imago

Se ni malfermas vortaron kaj serĉas la signifon de la vorto „volo”, ni trovas proksimume tiun difinon: „Kapablo decidiĝi libere al iaj agoj”. Ni akceptas tiun difinon kiel veran, nerefuteblan. Sed nenio estas pli malvera, kaj tiu ĉi volo, al kiu ni tiel fiere pretendas, submetiĝas ĉiam al la imago.

Vi eble ekkrios: blasfemo! paradokso! — Mi kontraŭdiras: neniel, vero, pura vero ĝi estas.

Por konvinkiĝi, malfermu la okulojn, rigardu ĉirkaŭ vi kaj komprenu tion, kion vi vidas. Tiam vi rimarkos, ke tio, kion mi diras, ne estas senfundamenta teorio naskita de malsana cerbo, sed la simpla eldiro de tio, kio estas.

Ni supozu, ke ni metas sur la teron tabulon de 10 metroj de longeco kaj 0,25 metro de