Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
IX. De Nancy ĝis Strasburg.

ĵaude, la 11 an de Julio, en la 7 a matene ni foriris el Nancy, lasta granda franca urbo, kaj paŝo post paŝo prok- simiĝadis al la germana limo. Kiam ni estis apud urbeto Hudviller, ni ekaŭdis post ni la bruon, kaj tre proksime de ni (kaj tre malalte), maldekstre de la vojo, ni ekvidis unu post la alia du aeroplanojn, kiuj flugis laulonge de nia vojo, direktante sin evidente ankaŭ al la germana limo. Ni povis sufiĉe longe ilin vidi, ĝis kiam ili malaperis post horizonto; — kaj mi diris ŝerce al mia kunvojaĝanto, ke estus tre bone kaj agrable, se ni povus same rapide flugi: kiel multe da diversaj landoj ni povus viziti dum tiu tempo, kiun ni uzos, por veni nur en Krakovon! Sed poste, kiam ni estis en urbo Luneville, ni ekvidis la samajn aeroplanojn sur mi- lita kampo apud la urbo. „Vidu, mi diris al Romano: ni sekve marŝas pli rapide, ol aeroplanoj!" En urbeto Marainviller ni ripozis kaj trinkis kafon en ia restoracio apud la vojo, kompreneble, propagandante nian lingvon. Sed, dum interparolo, unu el gastoj de la restoracio diris al ni, ke sur la germana limo limgardistoj iafoje arestas transmigrantojn la limon kaj longe esploras iliajn pakajojn kaj vestojn, ofte malliberigante ilin por du—tri tagoj. Do ni decidis transiri la germanan limon ne piede, sed per vagonaro, kaj pro tio ni deflankiĝis iomete de nia vojo norden, kaj de Avricourt France ĝis Avricourt Deutsch, kiu estas jam en Germanujo, ni veturis per vagonaro. Kaj ni tre bone faris, ĉar en Avricourt Deutsch limaj impostoficistoj tute ma- latente kaj ne severe rigardis niajn pakaĵojn, kaj post kvin minutoj ni jam estis tute liberaj por daŭrigi nian vojon tra Germanujo. En la stacidomo mem ni ŝanĝis niajn francajn frankojn (kiuj —• ho, ve! — estis jam tre malmultaj) per la germanaj markoj.