ĉirkaŭas kvar figuroj, prezentantaj la 4 homajn epokojn. La unuan kvaronon de ĉiu horo sonoras per ludilo la infano, la duan — ĉasisto per la sago, la trian — militisto per la glavo, kaj la kvaran — maljunulo per sia lambastono. Ĉiuj kvar sonoras nur dum tago, — dume la Morto sonoras ankaŭ nokte. En la supra etaĝo staras Jezuo Kristo, kaj kiam sonoras la 12 a horo, preter li trapasas la dek du apostoloj, kiujn li ĉiun aparte benas. Sur la supraĵo de l' meza parto de la horloĝo staras profeto Jeremio kun la kvar evangelistoj kaj anĝeloj, — kaj sur la pinto estas Uhlberger, fama preĝejkonstruisto, kiu en 1574 jaro gvidis la konstruadon de l'horloĝo.
Dekstre de la horloĝo estas vidata ŝraubforma ŝtuparo, kiu kondukas al la diversaj fakoj, por reguligi la meĥanismon. Maldekstre estas kvarangula turo, en kiu troviĝas la horloĝaj peziloj. Giaj tri bildoj prezentas: Uranion, Kopernikon (pentritaj ankaŭ de Stimmer) kaj Schwilgné, la genian konstruinton de la unua horloĝo; tiu ĉi bildo anstataŭis la bildon de Stimmer.
Sur la supro de l'turo staras koko, kiu en la tagmezo kantas trifoje, frapas per la flugiloj kaj streĉas la kolon kaj voston.
Oni rakontas, ke du leonoj, starantaj dekstre kaj maldekstre de la horloĝo, blekis dum la dekdua horo, sed kiam al Dasydopius oni elpikis ia okulojn, li por venĝo difektis tiun meĥanismon kaj ĝis nun oni ne povis ĝin refunkciigi.
La priskribita horloĝo povas akurate montri la tempon dum 25000 jaroj, — kaj tial ne estas mirinde, ke apud tiu efektiva miraklo konstante oni vidas multegajn vizitantojn, kiuj atente aŭskultas la klarigojn de la pordisto.