Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojo de Karlsruhe ĝis Stuttgart per vagonaro. Kaj jen en la 8a vespere ni ekmarsis al Baden. Sed la klarigoj de sinjoro en Schwarzach nin iomete trompis, ĉar Li nomis al ni nur tri urbetojn |is Baden (Leiberstung, Halderstung kaj Sinzheim) kaj forgesis ankoraŭ unu urbeton — Oos (antaŭ Baden), kaj tiamaniere ĝis Baden efektive estis ne 12, sed 18 kilometroj. Do kiam ni faris 10 kilometrojn, estis jam nokto, kaj nokto tre malluma, kaj tial ni haltis apud urbeto Sinzheim kaj kuŝiĝis en arbaro apud la vojo, farinte el branĉoj ion si- milan al tendoj. Sed la nokta malvarmo kaj timemeco de Romano ree ne permesis al ni longe dormi, kaj en la unua nokte ni foriris de nia noktiĝo. AI la 6a matene ni estis en urbeto Oos (3 kilom. de Baden) kaj, ekvidinte malfermitan restoracion, kun ĝojo eniris en la ĉirkaŭantan ĝin ĝardenon, por ripozi kaj eltrinki po unu taso da kafo. Antaŭ ni aperis fame konata SchwarzWald, apud kiu, aŭ pli vere inter kiu, kuŝas Baden-Baden, kaj ni, rapidante viziti la urbon, ekmarŝis antaŭen al la „Nigra Arbaro."

En Baden-Baden ni venis proksimume en la 8a matene kaj direktis nin rekte al la stacidomo, por forlasi tie niajn pakaĵojn en la konservejo. Iomete ripozinte, ni ekiris ĉirkaŭ- rigardi la urbon, kiun tiel laŭdis al ni sinjoro en Schwarzach. Baden ne estas granda, sed efektive belega! Gi kuŝas en pitoreska, poezia valo inter montoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin de ĉiuj c flankoj kaj kvazaŭ zorgeme gardas kontraŭ nralvarmaj ventoj. En la 9j/2 matene granda urba termometro sur unu el pla- coj montris 23° super nulo en ombro, sed la varmego ne estis tro forte sentata, ĉar tra la tuta urbo laŭlonge estas farita kanalo, kiu donas tre agrablan malvarmeton. Tiu ĉi kanalo estas tre rimarkinda per tio, ke ĝi prezentas el si kvazaŭ ŝtuparon (kompreneble — tute deklivan), kies ĉiu ŝtupo estas digita per larĝaj kaj dikaj tabuloj. La akvo de