Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l’ kanalo estas malprofunda, sed tre pura, ĉar la fundo de 1' kanalo estas pavimita per lignaj tabuloj kaj nur en ĝia mezo estas ne pavimita per tabuloj (sed kun ŝtona fundo) kvazaŭ alia kanalo, larĝa proksimume du metrojn kaj pli profunda, en kiu estas vidataj multnombraj fiŝoj. Trans la kanalo estas konstruitaj multegaj pontoj por pied- irantoj kaj por veturantoj. La piano de 1' urbo estas tre originala: preskaŭ ĉiuj domoj estas tute apartigitaji unu de la alia per belegaj ĝardenoj kaj florĝardenetoj. La arĥitekturo de 1' domoj ankaŭ estas tre originala kaj mirinde bela: multaj domoj aspektas kvazaŭ iaj kasteloj kun turoj kaj turetoj en diversspecaj stiloj, kaj faros neesprimebleagrablan impreson.

Cirkaŭrigardinte la urbon, ni vizitis ankaŭ la urban ĝardenon, kiun oni nomas „Cuner-am-Lage" (la nomo de iam estinta urbestro); tiu ĉi ĝardeno, kun ĉiuj ĝiaj mirinde belaj konstruaĵoj, estis donacita al la urbo de unu riĉa amerikano Lichtental. Mi nenie kaj neniam vidis tiel belan ĝardenon. El la urba ĝardeno ni supreniris laŭ unu el krutaj stratoj sur altan plataĵon, kie ankaŭ estas granda ĝardeno kun multaj restoracioj kaj kafejoj. Tie ci ni iomete ripozis, trinkis lakton kaj poste suprenleviĝis sur la monton „Merkur" (800 metrojn alta). Nia marŝado laŭ la zorge farita vojeto al la supro de „Merkur" daŭris du horojn, — do sekve tiu vojo estas longa proksimume 10 kilometrojn! Sur la supro de „Merkur" estas konstruita el ŝtonoj centmetra rondforma turo, kiun ni, kompreneble, supreniris kaj de sur kiu ni havis la plezuron admiri belegan panoramon de Baden-Baden, de multaj aliaj urbetoj kaj vilaĝoj, ankaŭ la siluetojn de l'montoj „Schwarz-Wald" kaj tre malproksime sur horizonto la bluiĝantan kurban rubandon de Rhein.

S!,r la muroj, sur la pordoj kaj sur ia fenestroj de l'turo esias multegaj subskriboj kaj datoj de vizitintoj, sed nenie ni trovis eĉ unu vorton pri Esperanto! Sekve ni estis la unuaj