Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Max Bode, kaj ni kune kun li vizitis la redakcion de 1'gazeto „Badische Presse", la plej grava gazeto en la provinco Baden, kies ĉefurbo estas Karlsruhe. La redaktoro ne konas ankoraŭ Esperanton, kaj dum nia interparolo s-ro Bode estis nia interpretisto. Estimata s-ro. redaktoro kun scivolemo kaj tre detale estis demandanta nin pri nia pied- vojaĝo, pri disvastiĝo de nia lingvo kaj generale pri Esperanta movado. Li diris al ni, ke li tre interesiĝas pri Esperanto kaj dum tiu ĉi somero, kiam li estos iom pli libera, Ii nepre ĝin ellernos. Kiel rezultato de nia vizito, en la ves- pera eldono de „Badische Presse" aperis artikoleto pri ni, pri nia propaganda esperanta piedvojaĝo, pri la VIII Universala Kongreso en Krakovo kaj generale pri Esperanto. Eli- rinte el la redakcio, ni tre longe vagadis en la urbo, ĉirkaŭ- rigardante ĝiajn stratojn, ĝardenojn, statuojn kaj aliajn vi- dindaĵojn, sed post Baden ni trovis tie ĉi nenion aparte ri- markindan, krom la palaco de 1' granda Badena duko (provincestro).

Vespere ni intencis fari konferencon pri Esperanto, kaj fratoj M. kaj H. Bode vizitis kaj invitis al tiu konferenco tre multajn siajn konatojn (ne esperantistojn), sed al la 9a vespere ni kunvenis nur sesope: mi, Romano, fratoj Bode, ilia patro kaj [ankoraŭ unu juna ^samideano — s-ro Baumgarte, kiu nur antaŭ nelonge komencis lerni Esperanton. Tarnen, estante en la sama ĝardeno, en kiu ni estis hieraŭ, ni faris sufiĉe bonan propagandon eĉ per nia ĉeesto, — ĉar tre multaj el ĉeestintoj en la ĝardeno jam legis la noteton, presitan en „Badische Presse" kaj evidinte tre interesiĝis pri nia afero.

Reveninte en la hotelon, mi sufiĉe longe interparolis kun mia kunvojaĝanto Romano kaj ni venis al la konkludo, ke ni faris sufiĉe malsaĝe, deflankiĝinte de nia vojo, ĉar ni