Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

non, tie jam estis tre multaj geesperantistoj (proksimume 30-32 personoj). AI la 9 a horo venis la prezidanto de la grupo s-ro Christaller, kaj poste petis permeson ĉeesti la kunvenon la reprezentantoj de|Stuttgarta esperantista labo- rista grupo. Post tre varma kaj amika saluto de s-ro Christaller, ni komencis la paroladojn: Romano rakontis pri nia piedvo- jaĝo de Parizo ĝis Stuttgart, kaj mi parolis pri Esperanto kaj Esperantismo kaj pri la taskoj de la esperantistoj-propagan- distoj. Niaj paroladoj havis 'tre grandan sukceson kaj estis brue aplaŭditaj de ĉiuj ĉeestintoj, kaj kelkaj ne esperantistoj, kiuj venis pro simpla scivoleco, estis tute konvinkitaj pri la vivkapableco kaj grandega utileco de Esperanto.

La kunveno finiĝis en 11V« nokte kaj ni foriris en nian hotelon, akompanataj de s-ro Bölling, kiu afable proponis al ni montri la vojon. La kunvenon ĉeestis ankaŭ la vicepre- zidanto de la esperantista grupo en Esslingen (14 kilom. de Stuttgart) s-ro Jan, kiu afable invitis nin viziti morgaŭ vespere la Esslingenan grupon, kaj nninterkonsentis renkontiĝi morgaŭ je la 3a post tagmeze en la stacidomo, por iri de tie kune en Esslingen.1 Duan tagon, vendrede, la 19an"de Julio en la 9a matene nin vizitis en la hotelo s-ro Christaller kaj proponis al ni akompani nin tra la urbo kaj viziti la redakciojn de lo- kaj gazetoj. Ni kun danko akceptis lian afablan proponon, kaj ĝis la tagmezo ni vagadis en la urbo kaj vizitis la redakciojn de la gazetoj „Schwäbischer Merkur", „Wŭrttemberger Zeitung" kaj „Neues Tagblatt". Ni dankis la redaktorojn por ilia favora rilato al nia afero kaj por la presitaj de ili arti- koloj pri nia piedvojaĝo kaj pri la konferencoj, ĉar tiuj arti- koloj faris bonegan kaj ĝrandegan impreson al la publiko. Ĉiuj redaktoroj akceptis nin tre afable kaj promesis al ni ĉiam servi per siaj gazetoj al la afero de 1' propagando de