Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Esperanto, kies disvastiĝon kiel eble piej larĝan ili tutkore deziras. AI la tagmezo ni venis en Esperantan restoracion. Ĝi efektive estas Esperanta, ĉar la mastro jam iomete parolas esperante, Ii aligis sian entreprenon al U. E. A. kaj eĉ uzas apartajn metalajn markojn kun la surskribo .Esperanto," per kiuj oni pagas la tagmanĝojn. • Tie ĉi kunvenis ankoraŭ kelkaj niaj samideanoj kaj ni kune tre gaje tagmanĝis. En la 3a horo, laŭ hieraŭa in- terkonsento, ni renkontiĝis en la staeidomo kun s-ro Jan, por iri kune en Esslingen, sed s-ro Christaller, kiu ankaŭ decidis iri kun ni, invitis nin komence al si, por eltrinki po unu glaso da kafo. Kompreneble ni akceptis lian afablan inviton kaj vizitis lian hejmon, kie ni konatigis kun rlia edzino kaj filo. Tuj post la kafo ni kvarope, (mi, Romano, s-ro Chris- .taller kaj s-ro Jan) ekmarsis al Esslingen. XV. Esslingen. Heidenheim. Giengen.]

En Esslingen ni venis en la 7 a vespere, vendrede, la 19an de Julio. Min tre mirigis kaj kortuŝis s-ro Christaller! Jen efektive estas esperantisto, tutkore aldonita al nia afero: Ii estas sufiĉe malforta homo kaj tarnen Ii, kiel junulo, mar- ŝis kun ni piede 14 kilometrojn de Stuttgart ĝis Esslingen!

Tie ĉi, postamika adiaŭo, ni disiĝis, ĉar s-ro Christaller devis rapidi per vagonaro reveni en Stuttgart. En la 8a vespere okazis granda kunveno de Esslingenaj geesperantistoj, kiun vizitis ankaŭ multaj reprezentantoj de 1' loka laborista sindikato, kiuj deziris konatiĝi kun Esperanto kaj kun la ideo de Esperantismo.

Do niaj paroladoj devis ^havi pure'propagandan karakteron, —• tial mi post la rakonto de Romano pri nia piedvojaĝo, klarigis al la ĉeestintoj pri la celo kaj signifo de nia piedvojaĝo